|
|
Bonvenon al la Vikipedio en Esperanto!
Vikipedio estas projekto por la konstruo de libera reta enciklopedio en multaj lingvoj. Ĉiu povas kontribui per sia scio. Ekde novembro 2001 tiel estiĝis 98 899 artikoloj en la esperantlingva versio.
Ĉiuj — inkluzive de ĉiu leganto — povas redakti ĉiun artikolon, korekti lingvajn erarojn, pligrandigi artikolojn, skribeti, aŭ skribegi. La oftaj demandoj klarigas kiel redakti paĝon kaj aliaĵojn. En la paĝo lastaj ŝanĝoj aperas ĉiuj ŝanĝoj. Ĉiu povas kontribui libere, ĉar Vikipedio estas komunuma projekto, ne finita verko, kaj ĝi senĉese ŝanĝiĝas. Se vi ŝatas kunlabori pri iu certa temo, superrigardu nian portalejon, kie estas listitaj ĉiuj temaj portaloj. Tiuj, kiuj taksas Vikipedion altkvalita malgraŭ ĝia libera redaktado, skribis respondojn al kritikoj.
|
|
|
|
Artikolo de la semajno
Migrokolombo (Ectopistes migratorius) estas formortinta birdospecio de la familio kolombedoj, kiu inkluzivas turtojn kaj kolombojn. La specio malaperis estinte la plej ofta birdo de Nordameriko. Oni taksis, ke estis inter tri kaj kvin miliardoj da migrokolomboj, kiam eŭropanoj ekkoloniis Nordamerikon. La migrokolomboj vivis en enormaj aroj. Oni rakontas, ke dum migrado eblis vidi svarmojn unumejle larĝajn (1,6 km) kaj tricentmejle longajn (500 km), kiuj bezonis pli ol dek horojn por pasi kaj kiuj povis havi eĉ miliardon da birdoj.
Dum la 19-a jarcento, la specio pasis el unu el la plej abundaj en la mondo al la formorto. Iam migrokolombo formis kelkajn el la plej grandaj aroj inter ĉiuj bestoj, eble la dua nur post la lokusto. Ia malpliiĝo okazis kiel rezulto de mediperdo, kiam la eŭropanoj eksetliĝis pli interne. Tamen la ĉefa faktoro de ekstermo okazis kiam la viando de tiu kolombo ekestis komercita kiel malmultekosta manĝaĵo por sklavoj kaj malriĉuloj dum la 19-a jarcento, kio rezultis troan ĉasadon je amaskvanto. Okazis malrapida malpliiĝo inter 1800 kaj 1870, sekvita de katastrofa malpliiĝo inter 1870 kaj 1890, fine de kio tiuj birdoj ekestis tre raraj kaj for de la punkto de repliiĝo. 'Martha', laŭ onidiroj la lasta migrokolombo en la mondo, mortis la 1-an de septembro 1914 en Cincinnati. Legu pli...
Pasintaj artikoloj de la semajno : Siddharta Gautama, Islama arkitekturo, Valdorfa lernejo
|
|